Previous Up Next

2  Metodo

Ĉi tie oni priskribas la meĥanismon de la aplikaĵo, kiu faciligas la vivon de interkonekta desegnisto. Figuro 5 montras skemon pri la eniraĵoj de la programo kaj la rezulto de procezado je ili.


Figuro 5: Procezado de datenaro tra la programo

Por interkonekti du aparatojn oni bezonas scii pri:

  1. Klemaroj: kiujn klemarojn la aparatoj disponigas por interfaci siajn eksterajn ligojn;
  2. Kabloj: kiaj kabloj interkonektas kiujn aparatojn kaj kiel ili faras tion;
  3. Desegno: kiel estetike oni prezentos la diagramojn, laŭ DXF-dosieroj.

La listeroj 1 kaj 2 rilatas al tekstaj dosieroj kaj la listero 3 rilatas al dxf-ŝablonoj. Ili estas apartaj dosieroj, kiujn la aplikaĵo prenas de ekstere. Ni detaligos ilin baldaŭ sube.

La aplikaĵo uzas ankoraŭ 4-an tipon de dosiero, kiu indikas kie trovi ĉiujn tiujn informojn: estas la projekto-dosiero. Pri tiu dosiero ni parolos en la 3-a sekcio, pri la program-interfaco.

La rezulto de procezado estas aro da DXF-dosieroj similaj al la ŝablonoj. Ili entenos la informojn de interkonektado provizitaj de la tekstaj dosieroj, sed (agrable) prezentitaj laŭ hom-tujlegebla formo.
La tekstaj dosieroj enhavas datenaron organizitan laŭ tabela formo, kun ĉiuj datenoj apartigitaj per tabelig-signoj (TAB). La programo “Interkonekto” mem ne prezentas rimedojn por redakti tiun datenaron, ili devas esti prilaboritaj per ekstera programo, kiel, ekzemple, Excel (vindoze), Gnumeric (linukse), ktp. Tiaj programoj ebligas komfortan manipuladon de la datenoj interne de ĉelar-tabeloj, krom la ebleco marki ilin iel ajn per koloroj, komentoj, ktp.

Iom same oni povas diri pri DXF-dosieroj por ŝabloni. Ili devas esti prilaboritaj per eksteraj specifaj aplikaĵoj, kiel AutoCad (vindoze), QCad (linukse, tamen ankoraŭ tute ne kontentiga), ktp.

2.1  Klemaro-dosieroj

En bone organizita interkonekta diagramo, la aparatoj estas desegnitaj apartite, ordinare po unu por dokumento. Tamen, fojfoje ne konvenas tion fari, pli bone estus kunigi kelkajn similajn aparatojn en nur unu dokumento.

Kaj ĉiu dokumento povas havi plurajn paĝojn. Unue, ekzistas la kovra paĝo, due estas indeksa paĝo kaj oni povus eĉ havi aliajn paĝojn antaŭ ol la diagramoj mem.1 Do, oni difinas kvar tipojn de paĝoj:

  1. Ĝeneralaj kromaj paĝoj;
  2. Indeksaj paĝoj;
  3. Referencaj paĝoj;
  4. Interkonekto-diagramaj paĝoj;

La difino pri kiu paĝo enhavas kion aperas ĝuste en la klemaraj dosieroj, ĉar ili prezentas bonan oportunon por organizi tion. Diferenco inter tipoj 1, 2 kaj 3 estas tre malgranda, aperas nur laŭ ilia enhavo, en iliaj ŝablonaj dxf-dosieroj. Tial ni traktos pri tiuj malsamaĵoj nur en la sekcio 2.3.
Ĉi tie ni prezentos la strukturon de klemaro-dosieroj kvazaŭ oni estus rigardantaj ties datenaron en ĉelar-tabelo de GnumericExcel. Do, oni ne forgesu, ke en la realaj tekstaj dosieroj, la datenoj estas apartigitaj per tabelig-signoj (TAB).

2.1.1  Ĝeneralaj, indeksaj paĝoj aŭ referencaj paĝoj

Por difini ĝeneralan, indeksan aŭ referencan paĝon, oni bezonas nur po unu linion en la klemaro-dosiero. La tabelo 1 montras kiel plenigi tiajn liniojn.


Tabelo 1: Klemaro-dosiero: linio por indiki dxf-ŝablonon
12345678910
paĝotitolo  aparatodok.1dok.2supertitolodosiernomoreferenc-dosiero

Jen klarigo pri ĉiu kampo:

  1. paĝo: numero de la paĝo. Ekz.: 00, 01, 02, ktp.
  2. titolo: titolo por la paĝo, kiu apartigas ĝin el la aliaj paĝoj. Tiu titolo iros rekte al la indeksaj priskriboj. Ekz: KOVRILO, INDEKSO, SIMBOLARO, REFERENCOJ, ktp.
  3. (rezervita kolumno)
  4. (rezervita kolumno)
  5. aparato: etikedo (aŭ mallongigo) de la aparato(j) prezentata(j) en la dokumento. Ekz.: RTR, RGT, ŜPK, ktp.
  6. dok.1: ĉefa alfanumera nomo de la dokumento. Kutime, la nomoj por la dokumentoj havas komunan komencan parton, laŭbezone variante nur la finon. Ekz.: PXD-DADO-001, PXD-DADO-002, PXD-DADO-101, ktp.
  7. dok.2: alternativa alfanumera nomo por la dokumento. Kutime, la sama ripeteco de dok.1 validas ĉi tie. Ekz.: CO-UMGI-2001, CO-UMGI-2002, ktp.
  8. supertitolo: kroma titolo, ordinare komuna por ĉiuj paĝoj, indikanta koncernan areon, sistemon, ktp. Ekz.: ĈAMBREGO 1, SUBSTACIO, PAPILIA KLAPO, TELEKOMUNIKADO, ktp.
  9. dosiernomo: nomo de dxf-dosiero kiu funkcios kiel ŝablonon por komponi la koncernan paĝon. Ekz.: kovrilo.dxf, indekso.dxf, simbolaro.dxf, referencoj.dxf, ktp.
  10. referenc-dosiero: nomo de elektra diagramo kiu difinas la interkonekton de la koncerna aparato. Tio sencas nur kiam la dokumento montras interkonekton de unu nur aparato.

Kaj kelkaj rimarkoj:

Sube ni montras ekzemplon de tri komencaj linioj por iu klemaro-dosiero.

 
01 <t> KOVRILO <t> <t> <t> RGT <t> EKZ-01 <t> EOBR-001 <t> ĈAMBREGO <t> kovrilo.dxf <nl>
<nl>
02 <t> INDEKSO <t> <t> <t> <t> <t> <t> <t> indekso.dxf <nl>
<nl>
03 <t> REFERENCOJ <t> <t> <t> <t> <t> <t> <t> referencoj.dxf
 



Tie, <t> reprezentas tabelig-signojn; kaj <nl> reprezentas novlini-signojn. Kompreneble, en reala teksta dosiero, tiuj signoj ne estas rekte videblaj.

Rimarku, ke post la unua linio, nur la paĝnumero, la titolo kaj la dosiernomoj estas difinitaj. Ĉar ĉiuj aliaj kampoj restas egalaj al tiuj, de la unua linio, en la koncerna kolumno.

2.1.2  Interkonekto-diagramaj paĝoj

Por difini paĝojn de interkonektaj diagramoj, oni komencas per longa linio simila al tiu montrita en la antaŭa subsekcio. Tabelo 2 montras kiel plenigi tian linion.


Tabelo 2: Klemaro-dosiero: linio por indiki klemaron en interkonekta diagramo
12345678
paĝoklemaro  aparatodok.1dok.2supertitolo

Kie:

  1. paĝo: numero de la paĝo. Ekz.: 00, 01, 02, ktp.
  2. klemaro: nomo de klemaro de la aparato, kiu estos desegnata en tiu paĝo. Ekz: KLA, KLB, AK1, ktp.
  3. (rezervita kolumno)
  4. (rezervita kolumno)
  5. aparato: etikedo (aŭ mallongigo) de la aparato(j) prezentata(j) en la dokumento. Ekz.: RTR, RGT, ŜPK, ktp.
  6. dok.1: ĉefa alfanumera nomo de la dokumento. Kutime, la nomoj por la dokumentoj havas komunan komencan parton, laŭbezone variante nur la finon. Ekz.: PXD-DADO-001, PXD-DADO-002, PXD-DADO-101, ktp.
  7. dok.2: alternativa alfanumera nomo por la dokumento. Kutime, la sama ripeteco de la dok.1 validas ĉi tie. Ekz.: CO-UMGI-2001, CO-UMGI-2002, ktp.
  8. supertitolo: kroma titolo, ordinare komuna por ĉiuj paĝoj, indikanta koncernan areon, sistemon, ktp. Ekz.: ĈAMBREGO 1, SUBSTACIO, PAPILIA KLAPO, TELEKOMUNIKADO, ktp.

Rimarkendas:

Daŭrige, por difini klemojn de la klemaro ĵus indikita supre, jen tria tipo de linio, montrita en la tabelo 3.


Tabelo 3: Klemaro-dosiero: linio por indiki klemojn en interkonekta diagramo
1234
 klem(op)osaltligorezervo

Kie:

  1. Kolumno de malplena spaco (rezervita por difino de paĝoj).
  2. klem(op)o: nomo de unu klemo aŭ difino de pluraj klemoj sinsekvaj en la klemaro laste difinita. Ekz.: A, B, C, 1, 2, 3-8, ktp.
  3. saltligo (N): indiko de saltligo, kies alia ekstremo ligiĝos saltinte N klemojn antaŭe. Ĝi estas pozitiva numero, N, kiu montras kiom klemojn oni devas salti suben, por konekti de tiu klemo maldekstre en la sama linio. Ekz.: 1, 3, 8, ktp.
  4. rezervo: indiko ĉu la klemo estas kroma konektilo rezervita por eventuala cetera apliko. Por indiki rezervecon, metu iun ajn signon; por indiki nerezervecon, metu nenion.

Rimarkendas:

Nun sekvas ekzemplo de kunigo de la du antaŭaj tipoj de linioj, por difini kompletan klemaron kun siaj klemoj.

 
04 <t> KL1 <nl>   ← ĉi tie oni ĉesis difini aliajn kampojn
<t> 1 <t> 2 <nl>
<t> 2 <nl>
<t> 3 <nl>
<t> 4 <t> 1 <nl>
<t> 5 <nl>
<t> 6-9 <nl>
<nl>
<t> KL2 <nl>
<t> 1-16 <nl>
<t> 17-20 <t> R <nl>
 



En tiu ekezemplo, oni difinis du klemarojn. Ĉar oni ne difinis aparaton, nek dokumentnomon, nek supertitolon, validas la valoroj difinitaj en antaŭaj linioj. La unua klemaro, “KL1”, havas 9 klemojn; kaj la dua, “KL2”, havas 20 klemojn. En la unua klemaro ekzistas du saltligoj: de klemo 1 ĝis 3, kaj de klemo 4 ĝis 5. Ankaŭ la dua klemaro devas okupi paĝon 04, ĉar ĝi ne difinis novan paĝon por si. Ĝiaj klemoj de 17 ĝis 20 estas markitaj kiel rezervaj.
Ni montras, laŭ formo de tabelo 4 kompletan ekzemplon de klemaro-dosiero, kunigante la du antaŭajn partojn, de sekcioj 2.1.1 kaj 2.1.2.


Tabelo 4: Kompleta ekzemplo de klemaro-dosiero
01KOVRILO  RGTEKZ-01EOBR-001ĈAMBREGOkovrilo.dxf
         
02INDEKSO      indekso.dxf
         
03REFERENCOJ      referencoj.dxf
         
04KL1       
 12      
 2       
 3       
 41      
 5       
 6-9       
         
 KL2       
 1-16       
 17-20 R     

2.2  Kablo-dosieroj

Ĉi tie ni ankoraŭ prezentas la strukturon de tekstaj dosieroj kvazaŭ ni estus rigardantaj ties datenaron en ĉelar-tabelo de GnumericExcel.
Por komplete difini konektadon inter aparatoj ni uzas triopajn liniojn en tekstaj dosieroj:

  1. Devena ekstremo: informoj pri la unua aparato interkonektota.
  2. Mezo de la kablo: informoj pri la interkonektonta kablo mem.
  3. Alvena ekstremo: informoj pri la dua aparato interkonektota.

Ĉiu triopo apartiĝas de la najbaraj per malplenaj linioj. Do, jen tabelo 5, kiu montras aranĝon de tiuj difinoj en la teksta dosiero.


Tabelo 5: Kablo-dosiero: linioj por difini kablon, kiu interkonektos du aparatojn
12345678910
 apar.1klemaro(j)pagxref.klemo(j)klemo(j)klemo(j)
kablo(ŝirmo?)kondukilokondukilo(ŝirmo?)
 apar.2klemaro(j)pagxref.klemo(j)klemo(j)klemo(j)
           

Kie:

→ kablo
:
Tio estas la nomo de la interkonektonta kablo, gravega informo. Ĝi staras aparte tujvidebla ĉe la unua kolumno por bone distingiĝi en granda listo de kabloj. Zorgu, ke ĝi estu unika, ke ĝi ne pli ripetiĝu ie ajn, ĉar la programo ne kontrolas tion. Ekz.: S1001, S2830, P2938, SU1-002, ktp.
→ kondukilo
:
Tie venas la nombrigo (aŭ nomigo) de la kondukiloj de la kablo. La tripunkto en la lastaj kolumnoj signifas, ke ne estas limo por la kvanto da kondukiloj, kiom iu kablo povas havi.2 Oni devas indiki ĉiujn kondukilojn de la kablo, eĉ tiuj, kiuj ne konektiĝos. Ĉar per tio la programo povas kalkuli kaj montri kiom kondukilojn restos ne konektitaj. Ekz.: 1, 2, 3, (+), (-), 1NG, ktp. Rimarko pri “fantomaj” ligoj: Se oni indikas “–”, ne estos desegnata la kondukilo (nur eventualaj saltligoj).
→ (ŝirmo?)
, de la 7-a kolumno:
Tiu 7-a kolumno tute celas indikon de ŝirmo por la kablo. Parentezo ĉi tie signifas nepostulecon. Se la kablo havas ŝirmaĵon, oni povas indiki tion per iu ajn vorteto en tiu ĉi kampo. Tio estu la tiel nomata ŝirmo-vorteto. Ekz.: Ŝ, BL, SH, ktp.
→ (ŝirmo?)
, de la 10-a kolumno:
Dum la kablo povas esti ŝirmita, ankaŭ duopoj aŭ triopoj da kondukiloj povas esti grupe ŝirmitaj. Tio okazas ekzemple por kabloj, kiuj kondukas analogajn signalojn. Ĉi tie ĝi aperas ĉe la 10-a kolumno, sed ĝi povas aperi ĉe la kolumnoj 11, 13, 15, 16, 19, ktp; tiel, ke restu indikitaj du aŭ tri kondukiloj maldekstre de ĝi. Tiuj duopoj aŭ triopoj devos montriĝi kvazaŭ “brakumitaj” de la ŝirmaĵo, en la rezultota desegnaĵo. Kaj la ŝirmaĵo devas esti indikita per la sama ŝirmo-vorteto uzita ĉe kolumno 7; ĉar tia kablo nepre devas havi ankaŭ entutan ŝirmon, kiu ĉirkaŭkovras ĉiujn kondukilojn. Ekz.: Ŝ, BL, SH, ktp.
→ apar.1
:
Ĉe tie ĉi iras etiked-nomo de la dekonektota aparato, aŭ simple, la unua aparato. Ekz.: RTG, RTR, ŜPK, ktp.
→ apar.2
:
Kaj ĉe tie ĉi iras etiked-nomo de la alkonektota aparato, aŭ simple, la dua aparato. Ĝi eĉ povus esti la sama aparato de la suba kampo (“apar.2” = “apar.1”), sed ordinare temas pri du malsamaj aĵoj. Ekz.: ŜPK, RTG, RTR, ktp.
→ klemaro(j)
:
En tiuj ĉi kampoj oni difinas unu aŭ pli klemarojn de la aparatoj 1 kaj 2, al kiuj la ekstremoj de la kablo ligiĝas. Por difini pli ol unu klemaro, oni uzas alklinitan signon (“/”) por apartigi ilin; kaj oni uzas iujn ajn aliajn simbolsignojn (“@”, “#”, “$”, “*”, ktp) ĵus antaŭ la ceteraj klemaroj por distingi ilin, ĉiu de la aliaj. Ekz.: KL1, KL2, KL1/#KL2/∗KL3, ktp. La limo de kiom malsamaj klemaroj por ĉiu interkonekto estas 16.
→ paxref.
:
Ĉi tie oni metas aludojn al la paĝoj de la elektra diagramo kie troviĝas la difino de cirkvito koncerna al la kablo interkonektanta la aparatojn 1 kaj 2. Se oni difinis referenc-ŝablonon, tiu informo aperos tie, listigite laŭ la kabloj. Ekz.: paĝoj 129, 130, 131, 3.23, ktp.
→ klemo(j)
:
Finfine, tiu ĉi kampo indikas ĝuste kien la kondukiloj konektiĝas. Do, ili estas tre forte rilatitaj al la kolumnoj “kondukilo”. Tiel, ke la klemo(j) indikita(j) en kolumno X, en la unua linio, konektiĝas (per la kondukilo en kolumno X, en la intermeza linio,) al la klemo(j) indikita(j) en la sama kolumno, en la tria linio. Se kondukilo konektigas iuflanke pli ol unu klemo, tio povas esti indikita laŭsame kiel montrite antaŭe, kiam oni distingis diversajn klemarojn: oni apartigas la diversajn rezultotajn saltligojn per “/” kaj rilatigas la klemojn al siaj koncernaj klemaroj per la samaj simbolsignoj difinitaj tie. Ekz.: 9, 5, 2/4/#2/∗1/∗3, ktp.
→ steleto (⋆)
:
La kampoj markitaj per steletoj estas liberaj por enhavi iujn ajn kromajn informojn, kiuj estus utilaj por karakterizi la interkonekton, laŭ-bezone. Ekzemple, tio povas utili por krei apartan liston de kabloj (kaj eble la programo uzos tiujn disponigitajn kampojn por fari tion iam estontece, vidu sekcion 1.3).

Rimarko:

Oni prezentas per la tabelo 6 kompletan ekzemplon de kablo-dosiero, montranta tri interkonektontajn kablojn.


Tabelo 6: Kompleta ekzemplo de kablo-dosiero
 RTRKL110   8102   
S0001     SH1234  
 ŜPKKL2/*KL37; 8   3*2*3/1   
             
 RTRKAS12   123   
S0002     SH1BL1NGSH2BL2NGSH
 ŜPKKLA25   10119   
             
 ŜGPKEA3102   1234  
P0001      ABCPE  
 RTRKLP10   RSTPE1  
             

En tiu ekzemplo de tabelo 6, indas klarigi, ke

S0001
estas ŝirmita kablo (signala), kies interkonekto prezentas kondukilon (3), kiu saltligas pli ol unu klemo, tra du malsamaj klemaroj.
S0002
estas ŝirmita kablo (analog-signala), kies interkonekto prezentas internajn duop-ŝirmitajn kondukilojn.
P0001
estas neŝirmita kablo (povuma), kies interkonekto prezentas simplan transmision de povumo per ordinara trifaza aranĝo.

2.3  DXF-ŝablonoj

DXF estas dosierformo por desegnaĵoj, difinita kaj posedita de privata informadika entrepreno (AutoDesk), tre disvastigita kaj facile manipulebla interne. Per ĝia aplikado oni havas flekseblan rimedon por difini precizan modelon por la desegnado de ĉiuj paĝoj de la interkonekta dokumento. Specifaj DXF-dosieroj funkcios kiel ŝablonojn por tiu desegnado, ĉar el ili venos ĉiujn aliajn dxf-dosierojn, naskitaj kvazaŭ intersimilaj idoj.

Rememorigante pri la kvar tipoj de paĝoj, kiujn oni povas difini kiel ŝablonojn, nun eblas detaligi la ĝustan fukcion kaj enhavon de ĉiu el ili.

  1. Ĝeneralaj kromaj paĝoj;
  2. Indeksaj paĝoj;
  3. Referencaj paĝoj;
  4. Interkonekto-diagramaj paĝoj;

RIMARKO: ekzistas simpligita modelo de interkonektado (modelo 2), kiu uzas nur la ŝablonon de la interkonekto-diagramaj paĝoj; se via intereso limiĝas al ĝi, iru rekte al la subsekcio 2.3.4 kaj atentu bone la subsekcion 2.3.5.

2.3.1  Ĝeneralaj dxf-ŝablonoj

Interkonektaj dokumentoj ordinare prezentas apartajn paĝojn krom la diagramoj, por ceteraj ĝeneralaj funkcioj, kiel ekzemple kovrilo, referencoj, simbolaro, ktp. Tiuj ŝablonaj dosieroj povas enhavi ŝlosil-esprimetojn laŭ formo de tekstaj desegneroj (TEXT), kiuj estos aŭtomate anstataŭitaj per antaŭdifinitaj tekstoj, koncernaj al la dokumento.

La informoj pri tiuj antaŭdifinitaj tekstoj estas prenitaj el la klemaro-dosieroj (por pliaj detaloj, iru al sekcio 2.1.1). Tiuj datenoj estas reprezentitaj laŭ la tabelo 7, kie por ĉiu ŝlosil-esprimeto estas priskribita ĝia funkcio.


Tabelo 7: Ŝlosil-esprimoj, kiujn povas enhavi ĝeneralaj ŝablonoj
ŜlosiloPriskribo
SUPERTITOLO Kroma titolo, komuna por ĉiuj paĝoj, indikanta koncernan areon, sistemon, ktp.
TITOLO Etikedo (aŭ mallongigo) de la aparato(j) prezentata(j) en la dokumento.
SUBTITOLO Subtitolo, kiu distingas aparte la paĝon.
DOKNUM1 Ĉefa alfanumera nomo de la dokumento.
DOKNUM2 Alternativa nomo por la dokumento.
PAGXNUM Identig-numero de la paĝo.
SEKVA PAGXNUM Identig-numero de la sekva paĝo.
LASTA PAGXNUM Identig-numero de la lasta paĝo.
REV-1 Revizi-numero de la dokumento. Tiu ĉi dateno ne estas difinita en la klemaro-dosiero, kiel la antaŭaj, sed en la projekto-dosiero (vidu sekcion 3.1).

2.3.2  Indeksa dxf-ŝablono

Interesa rimedo provizita de la aplikaĵo estas aŭtomata preparo de indeksaj paĝoj. Ili konsistas en tipo de ĝenerala paĝo, kiu entenas indekson kun la aparatoj kaj klemaroj aperantaj en la dokumento. Tial, la samaj ŝlosil-esprimoj de ĝeneralaj paĝoj, difinitaj en la antaŭa sekcio, validas ĉi tie (vidu la tabelon 7).

Krom la ordinaraj ŝlosiloj, la indeksaj paĝoj bezonas informon pri kiel poziciigi la indekson mem. Do ni devas havi ankaŭ la ŝlosil-esprimojn listitajn de tabelo 8, kies pozicioj difinas la ĝeneralan aranĝon de la indekso.


Tabelo 8: Ŝlosil-esprimoj, kiujn devas enhavi indeksaj ŝablonoj
ŜlosiloPriskribo
INDEKSO-TITOLO Indikas la pozicion de la unua paĝ-titolo de la indeks-listo.
INDEKSO-LINIO-DUA Indikas la vertikalan pozicion de dua linio por la indeks-listo.
INDEKSO-LINIO-LASTA Indikas la vertikalan pozicion de lasta linio por la indeks-listo.
INDEKSO-PAGXNUM Indikas la horizontalan pozicion por paĝ-numeroj, en la unua indeks-listero.
INDEKSO-REVIZIO Indikas la horizontalan pozicion por revizi-numeroj de la dokumento, en la unua indeks-listero.
INDEKSO-KOLUMNO-DUA Indikas la horizontalan apartigan distancon inter sinsekvaj indeks-listoj, okaze de pleniĝo en la spaco provizita por la unua listo.

Bildoj valoras pli ol mil vortoj. Do ni havas figuron 6, montranta kiel tiuj ŝlosil-esprimoj povas esti aranĝitaj interne de indeksa dxf-ŝablono.


Figuro 6: Ebla dispozicio por ŝlosil-esprimoj specifaj de indeksaj ŝablonoj
Klarigo pri mallongigoj:
I-T    →    INDEKSO-TITOLO
I-L-D    →    INDEKSO-LINIO-DUA
I-L-L    →    INDEKSO-LINIO-LASTA
I-P    →    INDEKSO-PAGXNUM
I-R    →    INDEKSO-REVIZIO
I-K-D    →    INDEKSO-KOLUMNO-DUA



I-T I-P I-R I-K-D   
I-L-D      
      
      
      
      
      
      
      
      
      
I-L-L      

2.3.3  Referenca dxf-ŝablono

Alia interesa rimedo estas duonaŭtomata preparo de liston de kabloj alvenantaj al la aparato, kun referencoj al la paĝoj de la elektra diagramo kie difiniĝas ties koncernaj cirkvitoj. La ŝlosil-esprimoj de ĝeneralaj paĝoj ankaŭ validas ĉi tie (vidu la tabelon 7).

Krom la ordinaraj ŝlosiloj, la indeksaj paĝoj bezonas informon pri kiel poziciigi la liston mem. Do ni havas ankaŭ la ŝlosil-esprimojn montritajn de tabelo 9, kies pozicioj difinas la ĝeneralan aranĝon de tiu listo.


Tabelo 9: Ŝlosil-esprimoj, kiujn devas enhavi referencaj ŝablonoj
ŜlosiloPriskribo
PAĜREF-DOK Indikas la nomon kaj/aŭ la numeron de la referencata dokumento.
PAĜREF-DOKNUM Indikas nur la numeron de la referencata dokumento.
PAĜREF-KABLO Indikas la horizontalan pozicion por kabloj de la listo.
PAĜREF-PAGXO Indikas la horizontalan pozicion por la referencataj paĝ-numeroj.
PAĜREF-KOLUMNO-DUA Indikas la horizontalan apartigan distancon inter sinsekvaj kolumnoj, okaze de pleniĝo en la spaco provizita de la unua.
PAĜREF-LINIO-DUA Indikas la vertikalan pozicion de dua linio por la listo.
PAĜREF-LINIO-LASTA Indikas la vertikalan pozicion de lasta linio por la listo.

La figuro 7 montras kiel tiuj ŝlosil-esprimoj povas esti aranĝitaj interne de referenca dxf-ŝablono.


Figuro 7: Ebla dispozicio por ŝlosil-esprimoj specifaj de referencaj ŝablonoj
Klarigo pri mallongigoj:
R-K    →    PAĜREF-KABLO
R-P    →    PAĜREF-PAGXO
R-K-D    →    PAĜREF-KOLUMNO-DUA
R-L-D    →    PAĜREF-LINIO-DUA
R-L-L    →    PAĜREF-LINIO-LASTA



R-K R-P R-K-D   
R-L-D     
     
     
     
     
     
     
     
     
     
R-L-L     

2.3.4  Interkonektaj dxf-ŝablonoj

Ankaŭ la interkonekto-diagramaj ŝablonoj aplikas la procezon de ŝlosil-esprimoj por difini plurajn tekstajn desegnerojn en la interkonektaj paĝoj (vidu sekcion 2.3.1). Tabelo 10 montras la ŝlosil-esprimojn disponigitajn por interkonektaj ŝablonoj.


Tabelo 10: Ŝlosil-esprimoj, kiujn povas enhavi interkonektaj ŝablonoj
ŜlosiloPriskriboEndeco
SUPERTITOLO Kroma titolo, komuna por ĉiuj paĝoj, indikante koncernan areon, sistemon, ktp. 
TITOLO Etikeda(j) mallongigo(j) de aparato(j) montrata(j) en la dokumento. 
SUBTITOLO Nomo(j) de klemaro(j) montrata(j) en la paĝo. 
DOKNUM1 Ĉefa alfanumera nomo de la dokumento.
DOKNUM2 Alternativa nomo por la dokumento. 
PAGXNUM Identig-numero de la paĝo.
SEKVA PAGXNUM Identig-numero de la sekva paĝo. 
LASTA PAGXNUM Identig-numero de la lasta paĝo. 
REV-1 Revizi-numero de la dokumento. 
APARATO Teksta modelo por vertikale poziciigi la horizontalajn nomojn de aparatoj.
KLEMARO Teksta modelo por vertikale poziciigi la horizontalajn nomojn de klemaroj, kies klemoj estus stangecaj.
KONDUKILO Teksta modelo por poziciigi la identig-nomojn de kondukiloj aŭ ties etikedojn.
KONDUKILO-2 Teksta modelo por poziciigi la identig-nomojn de kondukiloj, kiam la interkonektado sekvas la reĝimon ripetecan aŭ inter-referencan, ĉar tiel la teksto-modelo “ KONDUKILO ” jam estas rezervita por la etikedoj.
SALTO POSTEN Teksta modelo por horizontale poziciigi la horizontalajn referencojn al kabloj aŭ saltligoj venantaj de paĝoj, kiuj restus post la aktuala. Ĉi tie ni imagas, ke la paĝoj viciĝas unu apud la alia, en kreskanta ordo de maldekstre dekstren; do, salti posten signifas retroiri de dekstre maldekstren.
SALTO ANTAUXEN Teksta modelo por horizontale poziciigi la horizontalajn referencojn al kabloj aŭ saltligoj irantaj al paĝoj, kiuj restus antaŭ la aktuala. Sama rimarko ol la antaŭa; do, salti antaŭen signifas iri de maldekstre dekstren.

La steloj en tabelo 10 indikas, ke tiuj ŝlosiloj estas gravaj, ĉar ili difinas tekstajn desegnerojn, kiuj komponos la interkonektajn diagramojn. Alivorte, ili ne devas manki.
Nun ni difinas la blokajn desegnerojn, kiuj precize modeligos la tutan aspekton de la diagramoj. Per tiuj pecetoj oni difinas horizontalajn kaj vertikalajn poziciojn de objektoj, distancojn inter linioj, limojn de aranĝo, stilojn de linioj, ktp.

Por bone kompreni la ĝustan funkciadon de ĉiu bloko, oni devas studi la ekzemplon disponigitan de la programo, kiu montras modelan dxf-ŝablonon:
/usr/share/doc/interkonekto/ekzemplo/ekz interkonekto.dxf
Per modifo de tia ekzemplo oni atingas specifan modelon taŭgan por siaj bezonoj.
En papera manlibro, malabunda spaco malebligas kontentige montri tiun modelon. Do, la interesato devas uzi alian aplikaĵon por rekte rigardi la dxf-ekzemplon. Aŭ, oni rigardu didaktikan bildigon de tiu dxf-ekzemplo:

Nun jenas sube listo de la bezonataj desegno-blokoj por ŝabloni la interkonektajn diagramojn, kun klarigoj pri iliaj funkcioj. Studu tiun liston rigardante la didaktikan ekzemplon de la programo.

APARATO-LIMO
- tiu ĉi bloko estas komponita de rektangulo, kiu difinas la limojn de aparatoj kaj kies lini-stilo estos uzata por desegni tiujn limojn. Ĝi povas esti eĉ komponita de nur du linioj, kondiĉe ke ili bone difinu taŭgan areon en la supra parto de la diagramo.
CXEFA
- tio ĉi estas la “ĉefa” klemo de klemaro, uzata por nomigi ĝin. Do, ĝi distingas unu klemaron de la aliaj kaj tial ordinare ĝi devas esti iom speciala. Ĝi venas en la maldekstra flanko de la klemaroj. Ĝi enhavas unu atributo-tekston (ATTRIB), uzata ĝuste por montrigi sian nomon. La preno-punkto de tiu ĉi bloko devas esti difinita en ĝia suba centra parto.
NORMALA
- tio ĉi estas bloko por montri “normalajn” klemojn, kiuj ordinare viciĝas unu apud la alia. En la ŝablono, ĝia horizontala lokigo estas uzata por marki la unuan pozicion de klemoj en la paĝo, maldekstre. La preno-punkto devas esti difinita en la suba centro de la bloko, kie alvenos konektotaj kondukiloj de kabloj. Ankaŭ ĝi enhavas unu atributo-tekston, por sia nomo.
STANGA
- tio ĉi estas specifa bloko por klemo, kiu reprezentus konekton en “stanga” konektilo, aŭ alia tipo de speciala konektilo, kiu estus malsimila ol normala klemo. Ankaŭ ĝi enhavas unu atributo-tekston, kaj la stilo de tiu teksto restas la sama kia tiu, de la bloko “NORMALA”.
LASTA
- tio ĉi estas la sama normala klemo, sed uzata en la “lasta” pozicio, en la dekstra parto de la klemaroj. En la ŝablono, ĝi markas la lastan horizontalan pozicion por klemoj en la paĝo, dekstre. Kaj ankaŭ ĝi enhavas unu atributo-tekston por sia nomo, kies stilo ankoraŭfoje estas kopiita de la stilo “NORMALA”.
PUNKTO
- simpla bloko, ordinare cirkleta, por indiki konektan punkton de internaj saltligoj inter klemoj.
PUNKTO-KABLO
- alia simpla bloko, kiu reliefigas la punkton kie la alvenanta kablo horizontaliĝas por distribui siajn kondukilojn. Renversita trianguleto estas konvena formo por ĝi.
REZERVMARKO
- bloko por indiki la rezervecon de iuj klemoj. Ĝia preno-punkto devas koincidi kun la sama preno-punkto de klemoj, tio estas, kie alvenas kondukiloj.
KONDUKILO-LINIO
- bloko kun unu linio, kies linio-stilo estos aplikata por desegni plejparton el la kondukiloj de la diagramoj. Ĝi ŝablonos ĝuste la formon de kondukiloj konektotaj al la klemoj. Ĝi devas prezenti malplenan spacon por enmeti la identig-nomon de la kondukilo (antaŭe difinita per la ŝlosil-esprimo “ KONDUKILO ”). Kaj ĝia preno-punkto devas koincidi kun la sama preno-punkto de klemoj.
LINIO-DISTRIBUO
- linia bloko, laŭ kiu estas desegnataj la horizontalaj linioj de la kabloj, el kiuj la kondukiloj estas distribuataj al la klemoj. Ĝia vertikala pozicio difinas la unuan nivelon, kie tiuj linioj povas esti desegnataj. Kaj la horizontalaj ekstremoj difinas la dekstran kaj maldekstran flankojn de la paĝo ĝis kie tiu linio iras, kiam okazas saltoj al aliaj paĝoj. Ne gravas la preno-punkto de tiu bloko.
LINIO-SXIRMO
- alia linia bloko, kies stilo estos uzata por desegni ŝirmantajn bendojn. Ordinare ĝi prezentas strekumitan stilon.
SXIRMO-A
- tiu bloko konsistigas ĉirkaŭiron de ŝirmaĵo ĉirkaŭ signalaj kondukiloj, ekzemple en analogaj kabloj. Ĝi reprezentas la maldekstran parton. Ĝia vertikala pozicio restas ĉiam la sama, relative al “LINIO-DISTRIBUO”: ĝi nur horizontale akompanas grupigitajn kondukilojn tra la diagramoj.
SXIRMO-B
- same kiel la antaŭa bloko, sed reprezentante la dekstran parton de ŝirmaĵo por analog-signalaj kondukiloj.
LINIO-KABLO
- linia bloko, kies stilo de linio ŝablonas la enirantan parton de la kablo, antaŭ ol ĝia disiĝo.
KABLO-REZERVO
- tio estas bloko, kiu indikas kiom kondukiloj de la kablo ne estas konektitaj, tio estas, kiom kondukiloj restas rezervitaj. Ĝi havas atributo-tekston por indiki tiun valoron. En la ŝablono, ĝia preno-punkto devas aparteni al la linio de la kablo (bloko “LINIO-KABLO”), ĉar ĝi akompanas ĝin horizontale; kaj ĝia vertikala pozicio restos ĉiam la sama.
KABLO-SXIRMO
- tiu bloko montras la ŝirmecon de la kablo. Ankaŭ ĝi akompanas la linion de la kablo, same kiel la “KABLO-REZERVO”, sed ĝi estas pli simpla, ĝi ne havas atributo-tekston.
KABLO-REF
- bloko, kiu entenas la informojn pri la alia ekstremo de la kablo, referencante la alian flankon kien ĝi iras (kvazaŭ kablo-“referencilo”). Ĝia preno-punkto devas akompani la linion de la kablo, difinante la suban nivelon ĝis kie iras la kablo. La informoj estas prezentataj per kvar atributo-tekstoj:
  1. REF-KABLO - identig-nomo de la kablo.
  2. REF-APARATO - etikeda nomo de la aparato al kiu iras la alia ekstremo de la kablo.
  3. REF-DOK - identig-numero de la dokumento kie aperas la alia ekstremo de la kablo.
  4. REF-PAGXO - identig-numero de la paĝo kie aperas la alia ekstremo de la kablo, en la dokumento referencita antaŭe.
KABLO-REF-SUPRE
- simila al “REF-KABLO”, tamen simpligita, ne enhavanta la atributo-tekstojn. Ĝi estas uzata nur en la simpligita modelo 2 (vidu 2.3.5), por indiki vertikalan pozicion de la kablo-referenciloj desegnataj en la supra referenc-bendo de la paĝo.
KABLO-REF-APUD
- same kiel por “REF-KABLO-SUPRE”, ĝi estas uzata nur en la simpligita modelo 2. Sed ĉi tie, ĝi indikas horizontalan distancon inter du sinsekvaj kablo-referenciloj.
EKSALTO
- kiam okazas saltligoj en la diagramo, tiu ĉi bloko difinas la elirmanieron de tiuj saltoj, el la klemoj. Ordinare ĝi konsistas el klinita streketo. Ĝia preno-punkto devas koincidi kun la preno-punkto de la klemoj.
SALT-NIVELO-1
- bloko kun nur unu horizontala linio, kiu difinas vertikalan pozicion de la unua nivelo kie povas trairi saltligoj.
SALT-NIVELO-2
- same por la dua nivelo de saltligoj.
SALT-NIVELO-3
- same por la tria nivelo de saltligoj.
SALT-NIVELO-4
- same por la kvara nivelo de saltligoj.
SALT-NIVELO-TRANS
- ekde la kvara nivelo, la saltligoj sekvas apud la kablo-niveloj, kie iras la distribua parto de la kabloj. Tiu ĉi bloko difinas la vertikalan distancon inter ĉi tiuj ceteraj salt-niveloj kaj la kablo-niveloj. La bloko konsistas el horizontala linio, ordinare desegnita proksime de la bloko “LINIO-DISTRIBUO” (ĵus super ĝi).

2.3.5  Adapto al la simpligita modelo 2

Ekde versio 2.0, la programo Interkonekto subtenas du modelojn de interkonektado. La unua modelo, pli ĝenerala kaj kompleta, estas tiu implicite priskribita en tiu ĉi manlibro (modelo 1). Tamen, oni povas alternative elekti la pli simplan modelon 2, kiu uzas ĝenerale po unu paĝo por aparato.
Por apliki modelon 2, oni bezonas adapti nur la interkonektan dxf-ŝablonon kaj preterlasi la aliajn ŝablonojn (ĝeneralajn, indeksan kaj referencan), kiuj cetere ne estos uzataj. Depende de la aranĝo de kelkaj blokoj interne de la interkonekta dxf-ŝablono, la programo kapablas do aŭtomate distingi ĉu estas la originala modelo 1 aŭ ĉu temas pri la simpligita modelo 2.

Jen la necesaj adaptoj por indiki aplikadon de la modelo 2:

  1. En la modelo 2, ne plu la diversaj klemaroj de aparato estas desegnataj en pluraj paĝoj. Anstataŭe, kio antaŭe kuŝis en malsamaj paĝoj, por modelo 1, nun staras en diversaj apudaj kolumnoj, ene de la sama desegnaĵo. Por ebligi tion, la klemaroj ne plu estas desegnataj horizontale (kuŝante), sed vertikale (starante).
  2. Pro la modifo horizontale/vertikale, oni devas adapti la difinojn de kelkaj blokoj priskribitaj antaŭe, ekzemple anstataŭigante la indikojn “maldekstre” per “supre” kaj “dekstre” per “malsupre”.
  3. Kompreneble oni devas ankaŭ anstataŭigi la indikojn “vertikale” per “horizontale” kaj, inverse, “horizontale” per “vertikale”.
  4. La kablo-referenciloj ne suferas la modifon horizontale/vertikale. Tamen, oni kreas la bezonon difini aldonan blokon, la “KABLO-REF-APUD”. Krome, oni havas duan referenc-bendon supre, do aldoniĝas plia bloko: “KABLO-REF-SUPRE”.

Por bone kompreni la necesajn modifojn, oni nepre studu la koncernan dxf-ekzemplon por la simpligita dua modelo. Jen la vojo al tiu dosiero:


Previous Up Next