Previous Up

A  Terminareto

alfanumera
- konsistanta el literoj kaj numeroj.
DXF
- el la angla: Data eXchange Format, signifante tion: Formato por Interŝanĝo de Datenaro.
klemaro
- aro da klemoj, kiuj apartenas al specifa distinginda grupo, ricevante propran nomon.
klemo
- tipo de konektilo por elektraj kondukiloj, kiu ebligas vicigon de ĉiuj pecoj tre proksime unu de la sekva, tenante la postulatan elektran izolecon.
regilaro
- aro da interfacaj regiloj de iu komputila aplikaĵo, kiuj ebligas interagadon de uzulo kun komputilo.
saltligo
- elektra konekto farita kvazaŭ salto inter klemoj, eble eĉ inter tiuj de malsamaj klemaroj.
ŝlosil-esprimo
- literĉeno interne de dxf-dosiero, celata por anstataŭigo per iu alia teksto.
trifaza
- koncerna al specifa maniero transmisii elektran energion per triopo da kondukiloj, kies kosinusaj variantaj tensioj plifruas 120 gradojn, ĉiu de la antaŭa.

1
Praktike, tiu nombro ne estas multe pli ol 20.
2
vidu sekcion 1.3

Previous Up