La antaŭaj sekcioj traktas iomegon da dosieroj uzataj de la programo por kolekti informojn antaŭ ol desegnadi la diagramojn. Tiu ĉi sekcio priskribas kiel tiuj informoj estas gardataj kaj reakirataj de la programo.
La interŝanĝo de informoj estas realigata per du dosieroj:
Ambaŭ ili sekvas la dosier-formaton .desktop (aŭ .ini), kiu prezentas sekciojn (inter kvadrataj krampoj) en kiuj oni difinas parojn el parametroj kaj ties valoroj. Oni povas uzi po unu linio por sekcio aŭ por paro de parametro/valoro. La parametroj kaj valoroj estas apartitaj per egalsigno. Jen ĝenerala ekzemplo de tia dosiero:
[sekcio_1] parametro_1=valoro_1 parametro_2=valoro_2 parametro_3=valoro_3 [sekcio_2] parametro_1=valoro_1 parametro_2=valoro_2
Krome, la programo akceptas kelkajn opciojn por direkti ĝin al iu dezirata ago. Tiel eblas uzi nur la komand-linian interfacon, sen bezono aperigi la grafikan interfacon, kiu utilas precipe por faciligi la taskon difini la projekto-dosieron.
La projekto-dosiero prezentas du sekciojn: projekto kaj interkonekto. La unua entenas nur informon pri la nomo de la projekto. La dua entenas ĉiujn aliajn informojn, kiuj ebligos desegni interkonektan diagramon. Sekvas tabelo 10, kiu priskribas ĉiujn parametrojn kaj la valorojn, kiujn ili akceptas.
Tabelo 10: Sekcioj kaj parametroj de projekto-dosiero
[projekto] nomo Identigo de la projekto. [interkonekto] klemaro subdosierujo Nomo de subdosierujo, kiu entenas la klemaro-dosierojn. klemaro dosieroj Listo de klemaro-dosieroj, kiuj troviĝas en la klemaro-subdosierujo. Ĉiu dosiero devas esti antaŭsekvata de numero, kiu indikas ĉu ĝi uzendas aŭ ne. Numero 1 ebligas aplikadon kaj 0 malebligas. La listeroj estas interapartigitaj per tabelig-signoj (TAB). kablo subdosierujo Nomo de subdosierujo, kiu entenas la kablo-dosierojn. kablo dosieroj Listo de kablo-dosieroj, kiuj troviĝas en la kablo-subdosierujo. Validas ĉi tie la samaj rimarkoj pri la parametro klemaro dosieroj. modelo subdosierujo Nomo de subdosierujo, kiu entenas dxf-ŝablonojn. modelo tipo Entjero indikanta la tipon de dxf-ŝablono por apliki al interkonektado. Numero 0 aplikas originalan “DXF-2004”-an dosieron; 1 aplikas originalan “DXF-2000”-an; kaj 2 aplikas personigitan dosieron indikitan de la parametro sxablono, sube. sxablono Nomo de dxf-dosiero por ŝabloni interkonektajn diagramojn. indekso Nomo de dxf-dosiero por ŝabloni indeksajn paĝojn. rezulto subdosierujo Nomo de subdosierujo, kiu entenos la rezultotajn dxf-desegnaĵojn. revizio numero Revizio-numero por apliki tra la tuta rezultota dxf-desegnaro, inkluzive sufikse en la nomoj de rezultotaj subdosieruj-nomoj kaj dosier-nomoj. Se tiu valoro malplenas, neniu sufikso estos tiel uzata. doksufiksa longeco En intekonektaj projektoj, ordinare la alfanumeraj dokument-nomoj estas longaj kaj havas komunan komencan parton. Tiu ĉi numero provizas rimedon por skribi nur la lastan distingigan parton de la dokument-nomoj en la referencanta parto de kabloj, en interkonektaj diagramoj. Ĝi difinas la longecon de tiuj malkomunaj sufiksoj. Se ĝi malplenas, neniu tranĉigo okazos en la dokument-nomoj. anstataŭigo Listo de paroj ŝlosilo/valoro, kiuj ebligos anstataŭigon de iuj ajn ŝlosil-esprimoj interne de dxf-ŝablonoj. La listeroj, inkluzive la paroj mem, interapartiĝas per tabelig-signoj. En ĉiu paro, la unua ero estas la ŝlosilo kaj la dua estas teksto, kiu anstataŭigos tiun ŝlosil-esprimon.
Interesa rimedo de la programo estas ĝia kapablo memori la lastan projekton, kiu estis uzata. Ĝi registras tiun informon en specifa aplikaĵ-dosiero, la tiel nomata .interkonekto.ini. Tiu dosiero restas en la bazo de la “hejma” subdosierujo de la uzulo (ekzemple: “$HOME/uzulo”).
Ĝi prezentas nur unu sekcion, nomata “projekto”, kiu entenas nur unu parametron: lasta dosiero. La valoro de tiu parametro estas simple la kompleta pado de la lasta projekto-dosiero uzita. Jen ekzemple enhavo de iu tia dosiero, en linuksa sistemo:
[projekto] lasta_dosiero=/home/mimem/Interkonekto/ekzemplo/Pinalito.ini
Per la komand-linio oni povas senpere funkciigi la programon, sen bezono aperigi “pezan” grafikan interfacon. La formo por uzi la komand-linian interfacon estas ordinara:
interkonekto [opcio] [<projekto-dosiero>]
Se neniu argumento estus aldonita, aperus simple la grafika interfaco, malferminte la laste uzitan projekton. Se nomo de projekto-dosiero estus aldonita kiel argumento, tiu dosiero estus malfermita en la grafika interfaco. Sed pli interesa povas esti unu el la akcepteblaj opcioj de la programo:
Ĉi tie ni supraĵe prezentas la regilaron de la grafikinterfaco, kiu faciligas la manipuladon de projekto-dosiero ebligante “pli amikecan” musklakan regadon.
La interfaco konsistas el unu simpla dialogujo, kie eblas facile difini ĉiujn parametrojn de la projekto. En la maldekstra flanko oni trovas ses kajero-elektilojn por rapide ŝanĝi la internon de la fenestro, en la centro, kvazaŭ paneloj. En la dekstra flanko troviĝas butonoj, kies funkcioj estas komunaj por ĉiuj sekcioj.
Tiu panelo prezentas ĉefan menuon, per kiu oni povas:
En tiu ĉi kadro oni difinas identigan nomon por la projekto, rilatan al la parametro [projekto]→nomo.
Ĉi tie oni devas krome difini kompletan padon de la projekto-dosiero, inkluzive ĝian nomon.
Tio estas la panelo kie oni indikas la klemar-dosierojn. Oni povas difini specifan subdosierujon por enteni la dosierojn. Tamen ne eblas difini subdosierujon for de la branĉo kie restas la projekto-dosiero.
Tiu panelo prezentas liston kien eblas aldoni aŭ forigi dosier-nomojn. Ĉiu listero havas maldekstran ebligilon, kiu difinas ĉu tiu dosiero fakte estos uzata aŭ ne.
La rilataj parametroj estas:
Kaj ĉi tie oni indikas la kablo-dosierojn. Tiu panelo funkcias tute simile kiel la antaŭa, por klemar-dosieroj. La rilataj parametroj estas:
Jen en tiu ĉi panelo pluraj parametroj rilataj al la desegnada tasko. Estas du tipoj de parametroj, rilatantaj al la:
Jen kie oni povas indiki parojn ŝlosilo/teksto, ĝuste laŭ la difino de la parametro [interkonekto]→anstataŭigo. La du supraj kampoj (unua linio) oni uzas por enmeti datenojn de nova paro. La malsupra butono celas translokigon de tiuj kampoj, malplenigante ilin por nova enmeto. Por forigi maldeziratan paron, sufiĉas malplenigi ĝin, forviŝante ĝiajn kampojn.
Ĉi tie la programo prezentas erar-mesaĝojn, kiuj faciligas esploradon de misoj en la daten-enhavaj dosieroj. La mesaĝoj aperas post ĉiu analizo aŭ interligo. Tiam, la panelo estas aŭtomate aperigita, senpere elektite.
En la dekstra flanko de la fenestro restas butonoj, kies agoj dependas de ĉiuj paneloj aŭ tute ne dependas de iu ajn el ili. Do ili koncernas la tutan aplikaĵon. Jen la butonoj: